cancel
Showing results for 
Search instead for 
Did you mean: 

Kiel instali Firefox'on en poŝkomputilon?

Firefox 4 nun estas havebla en poŝkomputiloj kun mastrumsistemoj «Android» kaj «Maemo». Ĉi tiu artikolo klarigas, kiel elŝuti kaj instali ĝin, kaj listigas ĉefajn postulojn pri la aparato.

Elŝutado kaj instalado de Firefox

  1. Por elŝuti kaj instali Firefox'on en vian aparaton, simple malfermu la paĝon «firefox.com/m» kaj alklaku la elŝutbutonon.
  2. Malfermiĝos la Androida aplikaĵo «Market» kun la paĝo por instalado de Firefox. Simple frapetu «Instali» kaj konfirmu la permesojn. Android Install

Firefox 4 bezonas:

  • Android 2.0 aŭ pli novan.
  • Aparaton kun ĉefprocesoro ARMv7.
  • Proksimume 17MB en la interna aŭ SD-memorilo. Ĝi plej bone funkcias en aparatoj kun almenaŭ 512MiB da ĉefmemoro.
Se Firefox ne troviĝas ĉe provo elŝuti aŭ serĉado en «Android Market», via aparato eble ne estas subtenata. Vidu pliajn informojn pri subtenataj aparatoj en «Ĉu Firefox funkcios en mia poŝkomputilo?».
  1. Por elŝuti kaj instali Firefox'on en vian aparaton, simple malfermu la paĝon «firefox.com/m» kaj frapetu la elŝutbutonon. Mameo install1
  2. Aldonu la Firefox'an katalogon.
    Mameo install2
  3. Konfirmu, ke vi komprenas, kaj frapetu «Continue».
    Mameo install3
  4. Tiam Firefox estos elŝutita kaj instalita.
Firefox 4 estas havebla nur por la Nokia N900.
Customize this article

Firefox

Firefox for Android

Thunderbird

Version History
Revision #:
3 of 3
Last update:
‎31-01-2017 07:49 AM
Updated by:
 
Contributors