Kiel instali Firefox'on en poŝkomputilon?
Firefox 4 nun estas havebla en poŝkomputiloj kun mastrumsistemoj «Android» kaj «Maemo». Ĉi tiu artikolo klarigas, kiel elŝuti kaj instali ĝin, kaj listigas ĉefajn postulojn pri la aparato.
Elŝutado kaj instalado de Firefox
- Por elŝuti kaj instali Firefox'on en vian aparaton, simple malfermu la paĝon «firefox.com/m» kaj alklaku la elŝutbutonon.
- Malfermiĝos la Androida aplikaĵo «Market» kun la paĝo por instalado de Firefox. Simple frapetu «Instali» kaj konfirmu la permesojn.
Firefox 4 bezonas:
- Android 2.0 aŭ pli novan.
- Aparaton kun ĉefprocesoro ARMv7.
- Proksimume 17MB en la interna aŭ SD-memorilo. Ĝi plej bone funkcias en aparatoj kun almenaŭ 512MiB da ĉefmemoro.
Se Firefox ne troviĝas ĉe provo elŝuti aŭ serĉado en «Android Market», via aparato eble ne estas subtenata. Vidu pliajn informojn pri subtenataj aparatoj en «Ĉu Firefox funkcios en mia poŝkomputilo?».
- Por elŝuti kaj instali Firefox'on en vian aparaton, simple malfermu la paĝon «firefox.com/m» kaj frapetu la elŝutbutonon.
- Aldonu la Firefox'an katalogon.
- Konfirmu, ke vi komprenas, kaj frapetu «».
- Tiam Firefox estos elŝutita kaj instalita.
Firefox 4 estas havebla nur por la Nokia N900.


Firefox for Android