X
Tap here to go to the mobile version of the site.

Firefox for Android

Ĉu Firefox funkcios en mia poŝkomputilo?

This article may be out of date.

An important change has been made to the English article on which this is based. Until this page is updated, you might find this helpful: Will Firefox work on my mobile device?

Firefox for Android

Firefox 4 estas havebla por Android 2.0 aŭ pli nova. Ĝi bezonas:

  • Telefonon kun procesoro ARMv7.
  • Proksimume 17 MB en la interna aŭ SDa memorilo. Plej bone ĝi funkcias en aparatoj kun almenaŭ 512 MiB da ĉefmemoro.

Elŝutu Firefox'on 4 por Android aŭ serĉu Firefox'on per la aplikaĵo «Market».

Se Firefox ne troviĝas ĉe provo de elŝuto aŭ serĉado en la «Android Market», via aparato eble ne estas subtenata. Rigardu la liston de subtenataj aparatoj sube.

Subtenataj aparatoj - testitaj:

  • Dell:
    • Dell Streak
    • Dell Streak 7
  • Dixons:
    • Advent Vega (P10AN01)
  • HTC:
    • HTC Desire
    • HTC Desire Z (T-Mobile G2)
    • HTC Desire HD
    • HTC Droid Incredible
    • HTC EVO 4G
    • HTC EVO Shift 4G
    • HTC Glacier (T-Mobile myTouch 4G)
    • HTC Nexus One
  • Huawei
    • Huawei Ideos S7
  • LG:
    • LG Optimus Z
  • Motorola:
    • Motorola Atrix 4G
    • Motorola Bravo
    • Motorola Defy
    • Motorola Droid 2
    • Motorola Droid 2 Global
    • Motorola Droid Pro
    • Motorola Droid X
    • Motorola Xoom
  • POV:
    • POV Mobii Tegra Tablet
  • Samsung:
    • Samsung Continuum (i400)
    • Samsung Galaxy S (i9000, Captivate, Fascinate, Vibrant, Epic 4G)
    • Samsung Galaxy Tab
  • Sharp:
    • Sharp IS03
  • Sony:
    • Sony Ericsson Xperia X10
  • ViewSonic
    • ViewSonic gTablet

Por vidi la plenan liston de subtenataj kaj nesubtenataj aparatoj, vizitu nian vikipaĝon pri sistempostuloj.

Firefox por Maemo

Firefox 4 estas havebla por la Nokia N900 kun la operaciumo «Maemo». Elŝutu Firefox'on 4 por Maemo

Firefox Home por iPhone

Limigoj de Apple malpermesas al ni disdonadon de Firefox por aparatoj kun iOS (iPhone, iPad, iPod Touch). Sed vi povas instali «Firefox Home»'on, senpagan aplikaĵon, kiu ebligos vin disponi pri la folioj, paĝosignoj kaj historio de via surtabla Firefox'o en via iPhone, iPad aŭ iPod touch.

Aliaj aparatoj

Firefox ne estas havebla por Symbian, Windows Mobile, Blackberry, aŭ aliaj porteblaj komputiloj. Detaloj estas legeblaj sur la paĝo pri poŝplatformoj kaj Firefox.

Surtablaj komputiloj

Se Firefox ne estas havebla por via poŝkomputilo, vi tamen povas provuzi la Firefox'on por poŝkomputiloj en via Linuksa, Vindoza aŭ Makintoŝa komputilo. Elŝutu specialan version de poŝkomputila Firefox por testi porpoŝkomputilajn retpaĝarojn aŭ Firefox'ajn aldonaĵojn.

Was this article helpful? Please wait...

These fine people helped write this article: Aleksej. You can help too - find out how.