Privata retesplorado
- Por uzi la kapablon, necesas ĝisdatigi Firefox'on almenaŭ al versio 3.5
- Se vi deziras scii pli pri privateco en Firefox, legu la artikolon Forviŝado de lastatempa historio.
- Informoj pri forigo de privataj datumoj en Firefox 3.0.x disponeblas en la artikolo Forviŝado de privataj datumoj.
Kiam vi foliumas la TTT-on, Firefox konservas multe da informoj por plikomfortigi vian uzadon de Interreto: retpaĝojn, kiujn vi vizitis, dosierojn, kiujn vi elŝutis, ktp. Tamen fojfoje vi ne volas, ke aliaj uzantoj de via komputilo havu aliron al ĉi tiuj informoj. Ekz-e, se vi uzas unu komputilon kune kun iu, kaj estas serĉinta naskiĝotagfestan donacon por ili.
Firefox 3.5 kaj pli novaj versioj ofertas la funkcion "Privata retesplorado", kiu ebligas al vi retumadon sen konservado de informoj pri la retejoj kaj paĝoj, kiujn vi vizitis. Ĉi tiu artikolo detaligas pri tio, kiuj informoj ne estas konservataj dum Privata retesplorado, kaj klarigas kiel ĝin uzi.
Table of Contents
Kiuj datumoj ne konservatas en la reĝimo "Privata retesplorado"
- Vizititaj retpaĝoj: La informoj pri vizititaj retpaĝoj aldoniĝos nek en vian liston de vizititaj retpaĝoj, nek en la liston "Historio" en la Biblioteko, nek en la adresliston de la adresbreta kompletigilo.
- Serĉitaj frazoj aŭ tekstoj metitaj en formularojn: Nenio el tio, kion vi enmetas en tekstajn kampojn de retaj formularoj aŭ en serĉobreton, aldoniĝos al la listo por aŭtomata kompletigo de formularoj.
- Pasvortoj: Nove entajpataj pasvortoj ne estos konserveblaj.
- Listo de elŝutitaj dosieroj: Neniu el elŝutitaj dosieroj restos post fino de Privata retesplorado en la Fenestro pri elŝutado.
- Kuketoj: Tiuj dosieroj, helpe de kiuj retpaĝoj konservas siajn datumojn en via komputilo, ne estos konservataj. Por pliaj informoj legu la artikolon pri kuketoj: Kuketoj.
- Staplo: Ĝis mallanĉo de la funkcio estos konservataj en la staplon de la retumilo neniuj retpaĝoj aŭ aliaj dosieroj.
- Paĝosignoj, kreitaj dum Privata esplorado, restos post la fino de la seanco, kaj ne estos forviŝitaj.
- Se dum Privata retesplorado vi konservos dosierojn, tiuj dosieroj ne estos forigitaj post malaktivigo de la reĝimo. Tamen ĉiuj dosieroj, kiujn vi nur "malfermos per ekstera aplikaĵo", estos forigitaj el la dosierujo por provizoraj dosieroj, kaj la nomoj de la elŝutitaj dosieroj ne restos en la listo de la Fenestro pri elŝutado.
Kiel lanĉi Privatan retesploradon
Por komenci seancon de Privata retesplorado:
- En la supra parto de la fenestro de Firefox Sur la menustrio alklaku la menuon ( en Windows XP),, kaj elektu .
- Kiam vi la unuan fojon aktivigos la reĝimon de Privata retesplorado, Firefox atentigos vin, ke ĝi konservos viajn nunajn foliojn por rekrei ilin kiam vi finos vian seancon de privata retesplorado. Por daŭrigi, premu la butonon .
- Se vi ne volas plu ricevi tiun atentigon, marku "Ne montri tiun ĉi mesaĝon denove".
- Komenciĝos seanco de Privata retesplorado, kaj aperos paĝo kun informoj pri la reĝimo de Privata retesplorado.
Dum foliumado en la reĝimo Privata retesplorado la fenestrotitolo de Firefox enhavos la frazon "Privata retesplorado".
Mallanĉo de la funkcio Privata retesplorado
Por fini seancon de Privata retesplorado:
- En la ĉefa menuo alklaku , kaj tie elektu .
- Aperos fenestroj kaj folioj, havitaj antaŭ la komenco de la seanco de Privata retesplorado, kaj vi povos uzi Firefox'on en la normala reĝimo. La titolon de la fenestro de Firefox ne plu enestos la teksto (Privata retesplorado).
Lanĉo de Firefox ĉiam en la reĝimo Privata retesplorado
En la agorda fenestro ekzistas agordo, kiu ebligas lanĉi la retumilon ĉiam en la reĝimo Privata retesplorado.
- En la supra parto de la Firefox-fenestroSur la menu-breto, alklaku la menuon kaj elektu .
- Elektu en la fenestro la paĝon .
- En la sekcio Historio: ŝanĝu la agordon al Uzos personajn agordojn por la historio.
- Marku Aŭtomate startigu Firefox en reĝimo de privata retesplorado.
- Alklaku por fermi la fenestron OpciojAlklaku por fermi la fenestron PreferojFermu la fenestron Preferoj
