Instalado de Firefox je Linukso
Instalado de Firefox en onian komputilon estas la unua paŝo al ĝia ekuzo. Tiu ĉi artikolo rakontos al vi kiel instali Firefox·on je Linukso (GNUkLinukso). Pri aliaj operaciumoj legu en Install Firefox on Windows kaj Install Firefox on Mac.
Multaj linuksaj distribuaĵoj jam tuj enhavas ruleblan Firefox·on, kaj la plimulto havas pakaĵ-mastrumadan sistemon kiu ebligas facilan instalon de Firefox. Ordinare preferindas instalo per pakaĵ-mastrumado. Pakaĵa administrilo:
- Certigos, ke estu instalitaj ĉiuj necesaj bibliotekoj
- Instalos Firefox·on en la maniero plej taŭga por via distribuaĵo
- Kreos fulmbildetojn, menuerojn, simbolajn ligilojn por lanĉi Firefox·on
- Disponebligos Firefox·on al ĉiuj uzantoj de via komputilo
- Faros Firefox·on malinstalebla tiel same kiel ĉiu alia aplikaĵo
Pakaĵa mastrumado ne ĉiam ĉiel bonas:
- Ĝi povas ne disponigi la lastan version de Firefox
- Ĝi povas disponigi version sen la oficialaj markoj de Firefox. Ekzemple, ekzistas variaĵoj aŭ derivaĵoj de Firefox nomataj "Iceweasel", "BurningDog", "GNU IceCat".
- Tiaj versioj povas esti ne ekzakte Firefox: havi ne ĉiujn funkciojn de la originalo, aŭ havi aldonajn funkciojn.
Instalado per pakaĵa administrilo
Informojn pri instalado de Firefox per pakaĵa administrilo vi probable trovos en la manlibroj de via Linuksa distribuaĵo.
Debian 5.0 ("Lenny")
La pakaĵo kun TTT-legilo simila al Firefox estas nomata "iceweasel".
gNewSense
- Iu versio de gNewSense enhavis programon similan al Firefox nomatan "BurningDog".
- Kiel instali kaj modifi GNU IceCat·on (ĉe la retejo de gNewSense, en la angla, franca, hispana kaj itala lingvoj). GNU IceCat estas derivaĵo de Firefox.
Instalado sen uzi pakaĵadministrilon
Kompleta instrukcio pri instalado de Firefox sen uzo de pakaĵadministrilo povas esti disponebla ĉe la retejo de via distribuaĵo.
- Antaŭ instali Firefox·on, certigu ke en via komputilo estas instalitaj la necesaj bibliotekoj. Manko de la bibliotekoj faros Firefox·on neuzebla.
La sekvanta instrukcio kondukas al instalo de Firefox en onian hejman dosierujon, kaj tiam nur la koncerna uzanto povos ĝin uzi.
- Elŝutu Firefox·on de la Firefox·a elŝutpaĝo en vian hejman dosierujon.
- Malfermu terminalan programon kaj "iru" al via hejma dosierujo:
cd ~ - Elpaku la enhavon de la elŝutita dosiero:
tar xjf firefox-*.tar.bz2 - Mallanĉu Firefox·on se ĝi estas lanĉita.
- Por lanĉi Firefox·on, plenumigu la skripton firefox en la dosierujo firefox.
~/firefox/firefox
Firefox devas lanĉiĝi. Vi povas krei por la komando fulmbildeton sur via labortablo.
Eraro pri libstdc++5
Kiel estas menciite supre, por ke Firefox povu funkcii, vi bezonas instali la necesajn bibliotekojn. Multaj distribuaĵoj defaŭlte ne instalas la bibliotekon libstdc++5.
Aperas mesaĝo "firefox ne instalitas", aŭ lanĉiĝas malĝusta versio de Firefox
Vi devas lanĉi Firefox·on per la komando ~/firefox/firefox Se vi provos lanĉi Firefox·on per la komando firefox, ĝi aŭ lanĉos la version instalitan per pakaĵa administrilo, aŭ diros, ke la programo ne estas instalita.

Firefox